Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

se li volas dormi, ju pli li penados, des pli li malkvietiĝos. Kiam vi kredas, ke vi forgesis nomon de iu persono, ju pli vi volas rememori ĝin, des pli vane vi serĉas, ĝis kiam en via spirito vi anstataŭas la ideon „mi forgesis" per la ideo „ĝi revenos", tiam la nomo fakte revenas de si mem sen ia penado. Tiuj, kiuj rajdas biciklede, rememoru siajn unuajn spertojn. Ili pedalis sur la strato, alkroĉiĝante al sia gvidilo, timante fali. Subite ili ekvidis en la mezo de l’ vojo ŝtoneton aŭ ĉevalon kaj volis eviti la danĝeron; sed ju pli ili faris penadojn, des pli rekte ili kuris al ĝi. Kiu ne spertis tiun nevenkeblan ridemon, kiu des pli forte eksplodas, ju pli oni penas por ĝin sufoki? Kia estis la spirita stato de ĉiu al tiuj diversaj cirkonstancoj? Mi volas ne fali, sed mi ne povas ĝin malhelpi; mi volas dormi, sed mi ne povas, mi volas trovi la nomon de sinjorino X., sed ne povas, mi volas eviti la malhelpilon, sed ne povas, mi volas sufoki mian ridon, sed ne povas. Kiel oni vidas, en ĉiuj ĉi konfliktoj ĉiam estas la imago, kiu superas la volon senescepte. Laŭ simila vidpunkto, ĉu ni ne vidas, ke militista ĉefo, kiu sin ĵetas antaŭen al la mal-