Paĝo:Danlando - Decembro 1912.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Certe multaj opinias, ke la kristnask-festo havas nur kristanan devenon, sed tio efektive ne estas korekta, almenaŭ ne en nia patrujo, ankaŭ ne en la aliaj nordaj landoj.

La dana nomo Jul tute ne rememorigas nin pri la naŝkiĝo de Nia Savinto, kiel faras la festnomoj en la aliaj eŭropaj landoj, nia "Jul" certe signifas "rado" (en dana lingvo "Hjul"), ĉar la jaro ĉe novjar-tempo turnas sian radon, kaj la nova jaro komencas, kaj tial oni dum la plej malluma tempo de l’ jaro festis pro la revenonta lumo.

Niaj idolanaj prapatroj solenis tri grandajn festojn dum la jaro, - en aŭtuno, - fine de decembro kaj - en printempo. Ĉe ciuj tri festoj oni portis al la dioj grandajn oferaĵojn konsistantajn el diversaj bestoj, speciale porkoj kaj ĉevaloj.

La mezvintra festo estis la plej granda kaj solena el ĉiuj, ĝi komencis ĵus post solstico la 21-an de decembro kaj daŭris ĝis epifanio. Oni oferis al preskaŭ ĉiuj dioj kaj diinoj, sed precipe al Odin la plej eminenta, la patro de l' dioj kaj homoj.

La festo estis komuna kaj pagita de ĉiuj partoprenantoj. La reĝo aŭ princo, aŭ eminentulo kunvenis kun la popolo de l’ distrikto