Paĝo:Danlando - Decembro 1912.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉe la domo de l’ dio, treege granda halo, konstruita el ligno, ĉirkaŭita de arbareto. La sanktejo estis malhela kaj havis preskaŭ teruran aspekton, la muroj estis gudritaj kaj sprucigitaj per sango de oferitaj bestoj. Ĉiutage la loko estis treege sola, tute kontraŭe dum festtagoj.

Ni imagu tian kristnask-matenon: La neĝo kovras la larĝan placon, kiu ĉirkaŭas la sanktejon, tie kaj en la arbareto kolektiĝas la homaro de proksime kaj de malproksime, oni aŭdas la bruon de multnombraj homvoĉoj, la kriegon de la oferot-bestoj, la blekadon de l' ĉevaloj - kaj de la rajd-ĉevaloj kaj de tiuj, kiujn oni oferos. La biero kaj la bestoj estas portitaj al la estro aŭ la estroj, se estas sanktejo, komuna por pli multaj distriktoj. La homaro proksimiĝas al la sankta loko, la plej unua parto de l' festo, la serioza parto ekkomencas.

Serioza ĝi estas precipe por tiuj, kiuj devas fordoni la vivon, ĉar ofte oni eĉ oferis homojn, precipe sklavojn kaj krimulojn - tre malofte kamparanojn aŭ aliajn liberajn virojn.

La plej granda festo en Danujo okazis en Lejre, ĝi estis tre fama kaj priparolita eĉ de eksterlandaj verkistoj. Konata germana histori-verkisto, Thieimai el Merseburg, rakontas en la 10-a jarcento, ke ekzistas en Danujo loko nomata Lederun (Lejre), la ĉefurbo de la lando, kuŝante sur insulo Selon; tie oni je ĉiu naŭa jaro kunvenas por porti al la dioj oferojn konsistantajn el 99 homoj kaj la sama nombro de ĉevaloj, hundoj kaj porkoj. Eble la fama verkisto iomete troigas, sed tamen estas fakto, ke hom-oferaĵoj estis ne maloftaj.

Ni sentas teruron, kiam ni pensas pri la mort-timo de I'mal­felicaj homoj kaj bestoj, ni miras, ke vere estis konsiderata kiel honoro al la dioj kaj fest-gloro por la homoj. - Sed profunde en la animo de niaj praavoj restis sento de l'homa peko kaj ŝuldo, kaj peko kaj ŝuldo postulas sangon, vere ĉi-tiu estas mondhistoria leĝo; jen certe la klarigo de la verŝajna krueleco. Dum la mateno de l' tempoj okazis la falo, plej unue inter la dioj mem, pro tio la homaro devas batali, sed de el la batalo devenos la rekompenco. Ĉiu, kiu mortis en batalo fariĝis militisto en la granda armeo de Odin, ankaŭ la oferitaj homoj estis akceptataj de li, kaj tial oni faris honoron al la mortjuĝitaj krimuloj, akirante al ili lokon en Valhalo, la dia loĝejo.

Certe la oferado estis akompanata de paroladoj kaj kantoj, per kiuj oni laŭdis la diojn.

La mallonga vintro-tago rapidas ĝis la fino, la solena parto de