Paĝo:Danlando - Decembro 1912.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l’ festo finiĝas, kaj la trumpetoj sonas alvokante al festĝojo La homaro eniras la sanktejon, kiu nun fariĝis festhalo ornamita per helkoloraj tapiŝoj. La domo estas gaja, sed samtempe solena, ĉar la dioj ĉeestas, oni videtas 19 statuojn malsekajn pro sango. La viando de l' bestoj, kuiritaj en grandaj kaldronoj estas portata al la gastoj, kaj pokaloj plenaj je vino aŭ biero estas disdonitaj ĉirkaŭen.

Nun oni komencas toasti; la estro leviĝas kaj dediĉas la plej Unuan toaston al Odin petante lin donaci al la reĝo feliĉon kaj venkon dum milito. La dua toasto estis dediĉita al la du dioj, kiuj donacis al la tero frukto-donon, Njord kaj Frej. Cetere oni ankaŭ rememoris Tor, la ŝatatan dion de ĉiuj bravuloj.

Post la memor-toastoj por la grandaj dioj, oni memoris siajn mortintajn praavojn, tiuj kiuj estis famaj kaj bravaj viroj.

Kompreneble estis nature por niaj batalemaj praavoj fari pro­mesojn pri braveco, kaj multaj, viking-militoj estis projektitaj ĉe pokalo dum festo; la malnovaj islandaj legendoj rakontas pri tiaj promesoj, kiuj ja treege plaĉis al la eternaj dioj. - Super ĉio la honorsento plenigis la animon de l' kristnask-gastoj, estis la ĉeno, kiu kunligis ilin.

Ankaŭ la bela kutimo fari donacojn al amikoj kaj parencoj oni konas de la idolana festo, kaj eĉ ne la ĉarmega vorto "krist­nask-paco" havas kristanan devenon, ĉar ni scias, ke la sanktejo, la ofer-arbareto kaj la tuta ĉirkaŭaĵo estis pacdediĉita loko, kie milito kaj malpaco estis severe malpermesata. La leĝoj grave punis malobeon al tiu-ĉi malpermeso.

La kristanoj dum kristnasko ne festas je la nomo de l' honoro, sed de l' amo, sed tamen rilate al religio la du festoj iomete similas unu la alian. Certe ni ne oferas nek bestojn nek homojn, sed tamen ni en niaj preĝejoj memorigas pri li, kiu portis la grandan oferon por la homaro, kaj kvankam ni ne hodiaŭ toastas je memoro pri niaj mortintaj bravuloj. ni tamen rememoras la plej unuan kristanan heroon, la martiron Stefano. Ni ankaŭ, same kiel niaj idolanaj praavoj, dum multaj tagoj ĝojfestas, ankaŭ ni faras donacojn al amataj geparencoj kaj amikoj, kaj super ĉio la kristnask-sonorilo parolas laŭte pri paco sur la tero.

Vere la kristnasko, kiel kristana memoraj-festo, estas historia ligilo inter la plej unua kunfrataro kaj la nuntempaj kristanoj, sed ĝi ankaŭ kiel popola festo estas kunligilo inter la nuntempaj nordaj popoloj kaj iliaj idolanaj praavoj.

Asta Mikkelsen