Kiel do ne ĉiam esprimi la saman deziron, des pli multe, ĉar nun fondiĝis nova societo esperantista por la paco, kies titolo estas „Pacon per Esperanto“. Se iu proponas la peron de la mondlingva oficejo en Bern, ni forte protestu, kaj antaŭ ĉio ni sekvu la okazintaĵojn rilate al nia movado kaj al la kontraŭmovado, tiel ke ni ne pro nescio falu en ruze starigitajn kaptilojn.
La bezono de la nova ligo estas granda; certe ne mankas esperantistoj en la naciaj propacaj societoj, sed ĉi-tiuj malgrandaj grupoj mankas apogon en la laboro, entute mankas super-organizaĵon, kiu povas gvidi la propagandon en la propacaj rondoj.
Fine mi nur volas rakonti, ke en la kopenhaga fako de la dana propaca societo troviĝas multaj esperantistoj, kiuj ĉiam ĉeestas la kunvenojn kaj laŭpove propagandas nian lingvon.
Dum la III kongreso en Terrassa de la „Kataluna Esperantista Federacio[1]“ okazis kiel kutime La Floraj Ludoj. Ĉi-sube ni represas la belan poemon, kies verkisto, Sro Clarence Bicknell ricevis la unuan premion pro originala poezio. Krom la unua premio la juĝantoj ankaŭ aljuĝis al li la „Naturan Floron“.
Kiel reĝinon de la festo Sro Bicknell elektis Finon Concepció Puig, al kiu la simbola bukedo el naturaj floroj estis transdonita, kiam ŝi eniris la scenejon de la nova granda treatro „Principal“, kie la premioj estis disdonitaj.
Ĉar la premiita poeto mem ne povis ĉeesti, li delegis Sron Valenti Alavedra por reprezenti lin, kaj estis li, kiu akompanis „la reĝinon“ en la scenejon, kie sidis la aŭtoritatuloj; la ĉeestantaro, kiu preskaŭ plenigis la teatron, starante salutis la ĉarman reĝinon kaj ŝian aman kortegon, kiu konsistis el 6 junaj belaj fraŭlinoj, ĉiuj fervoraj esperantistoj.
Kiam lunradioj dancis
Sur la maro orienta,
Ĝis la vasta oceano
Ŝajnis nur spegul’ arĝenta;
Iuj, kiel vojaĝantoj
Lacaj, sur la supro haltis;
- ↑ Al Kataluna Esperantista Federacio aniĝis ĝis nun pli ol 50 grupoj kaj ĉ. 500 membroj izolitaj.