Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ania la norveĝa reĝo, Haakon la VII, afable akceptis ŝin en aŭdienco kaj kun intereso aŭdis pri ŝia longa promenado.

En Norvegujo Sino Humphries aŭdis pri nia samlandano „la Banano“ kaj sendis al li inviton por vetirado ĉirkaŭ Selando. La Banano, kiu estas tre bona sportano, opiniis, ke li facile povos gajni en tia irado, sed ĉar li ne volas venki virinon, li proponis sekvi ŝin ne por venki, sed por montri, ke li tion povas, eĉ se la kondiĉoj ne estos egalaj por ili. Li nome volas tiri sian „rikŝavon“, kaj ĉar li ne parolas la anglan lingvon, kaj la sinjorino ne la danan, li eĉ proponis kunpreni en la veturilo interpretiston, por tiu ofico juna islandano sekvas ilin. Kiel oni vidas, malgrandan internacian societon, ili nur mankas la internacian lingvon. Kompreneble la du piedirantoj multe bedaŭras, ke ili ne ankoraŭ parolas Esperanton. Sro Breckwoldt, kiu jam estas ano de unu el niaj Esp.-societoj, ne ankoraŭ havis tempon por lerni la lingvon, sed li estas bona defendanto de Esperanto kaj jam skribis artikolojn en bontemplana gazeto kontraŭ tiuj, kiuj malhelpas la ideon per senĉesaj reformoj.

Sino Humphries, kiu ĝis nun nur vojaĝis en angle-parolantaj landoj, komencis jam je sia alveno al Norvegujo senti la mankon de komuna lingvo, tial estis facila afero por mi varbi ŝin por Esperanto; mi okaze havis anglan ŝlosilon en la poŝo kaj donis ĝin al ŝi, kiu tuj komencis studi ĝin. La venontan tagon mi trovis por ŝi malgrandan anglan lernolibron; ŝi nun havas ĝin en sia saketo kaj promesis survoje studi diligente. Mi ankaŭ rakontis al ŝi pri la interna ideo de la esperantismo kaj pri la samideaneco kaj helpemeco de la esperantistoj, kaj mi petis ŝin serĉi la esperantistojn en ĉiuj urboj, kien ŝi venos. Mi tial petas ĉiujn samideanojn, kiuj renkontos ŝin, montri al ŝi, ke mi parolis la veron dirante tiel.

Ankoraŭ ŝi kompreneble ne povas esprimi sin en Esperanto, sed en ĉiu urbo ŝi povas lerni iomete, kaj se inter la esperantistoj troviĝas angle-parolantaj personoj, kiuj volas helpi ŝin en la komenco, ili ankaŭ tiamaniere povas montri samideanecon al ŝi, ekz. estus al ŝi granda helpo, se oni antaŭe preparus la esperantistojn en tiu urbo, al kiu ŝi venos, tiel ke ili trovu personon, kiu parolas anglan lingvon, kaj kiu povas akcepti ŝin kaj doni al ŝi sciigojn pri hoteloj, gazetoj k. t. p.

Ŝi estas kuraĝa, aminda virino, kiu gajnas la amikecon de ĉiuj, kiuj konatiĝas kun ŝi. Ŝi povas fariĝi bona propagandisto por nia afero.