Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Interesa Sportprezentado.
Piedirado ĉirkaŭ la insulo Selando.

Sur la bildo ni vidas du tre interesajn personojn, la amerikan SinonHarry Humprics, kiu sur sia piedirado ĉirkaŭ la mondo ĵus alvenis al Kopenhago, kaj nian samlandanon SronS. M. Breckwoldt, la konatan vegetaranon, plej bone li estas konata sub la nomo „la Banano“. La energia sinjorino, kiu loĝas en New York forlasis sian hejmon en Julio pasintan jaron por meti rekordon por virinoj en piedirado kaj gajni per tio premion de 10,000 dl. (37,500 Kr.), kiun la sporta gazeto »Polo Monthly« promesis al si, se ŝi povos ĉirkaŭiri la mondon kaj esti en New York en Julio 1915.



Ŝe jam marŝis 7000 anglajn mejlojn kaj trairis Usonon, Kanadon, Grandan Britujon, Norvegujon antaŭ ol ŝi venis al Danujo. Tre rapide ŝi iras, ekz. en Norvegujo ŝi iris de Kristianssand al Kristiania (348 angl. mjl.) kaj uzis nur 7 tagojn, vere treege bone sporta prezentado precipe de virino. En Kristi-