Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
[Ornamaĵo mankas]
Al la danaj Samideanoj!


Per
la nova gazeto Danlando mi kun granda ĝojo ree salutas miajn legantojn; mi tion faras kun la espero pri bona samlaboro, fruktoportanta por nia movado. Samtempe mi dankas miajn samideanojn pro la afableco kaj rapideco, per kiu ili faciligis al mi la taskon, kiun mi prenis sur min, la starigon de la ligilo inter ni la gazeto, kies malapero ĉiuj bedaŭre sentis.

Mi precipe dankas la prezidantojn de kluboj, kiuj afable helpis min kolektante abonantojn. Estas riskanta afero eldoni gazeton, sed mi kuraĝas esperi, ke la samideanoj nun komprenas la gravecon de la rolo, kiun ludas gazeto en nia tuta movado, tiel ke ili ĉiuj laŭpove klopodu varbi abonantojn.

Estos mia celo igi la gazeton tiel interesa kaj riĉenhava kiel eble. La legatoj ĉiam rapide sciiĝos pri ĉiuj gravaj okazintaĵoj en nia propra lando kaj en eksterlando.

Mi petas miajn samideanojn ĉiam sendi al la redakcio mallongan raporton pri signifaj novaĵoj kaj progresoj de siaj grupoj.

En ĉi-tiu numero komenciĝas serio de priskriboj de danaj urboj, en kiuj troviĝas Esperanto-societoj, kaj mi petas la samideanojn en la diversaj urboj, ke ili en sufiĉe bona tempo preparu priskribon de siaj urboj.

Por esti tiel utila al la legantoj kiel eble la redakcio promesas respondi laŭpove en la gazeto al ĉiuj demandoj.

Kun la espero ke la gazeto Danlando fariĝu bona apogilo por la movado en nia lando mi turnas min al

Niaj eksterlandaj Samideanoj

kun la peto, ke ankaŭ ili apogu nin en nia laboro por disvastigi nian belan lingvon. Mi rekomendas la gazeton Danlando al la multaj esperantistoj, kiuj jam vizitis nian landon kaj esperas, ke ĝi estu por ili reciproka amika ligilo inter ili kaj ni.

Fine mi atentigas miajn legantojn pri la adreso de la redakcio kaj administracio, ĝi estas nur

Strandgade 11,

Kopenhago

Andr. Nissen.