Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La IVa Dana Jarkunveno.

Dum la pentekosto okazis en Vejle la IVa jarkunveno de C. D. E. L. Ĉi-tiun jaron ni havis la ĝojon, ke inter la 70 partoprenantoj troviĝis ankaŭ samideanoj de Flensburg, Hamburg, Kiel kaj Kristiania. Kvankam la vetero ne estis bona, regis la plej bona esperantista humoro dum ĉiuj ekskursoj en la bela ĉirkaŭaĵo de Vejle, kaj la programo estis senkvata de punkto al punkto.

La unuan tagon oni ekskursis al Munkebjerg kaj Grejsdalen. Inter ambaŭ ekskursoj okazis la ekstraordinara ĝenerala kunveno de Centra (vidu malsupre).



Dum la vespero „Vejle Esperantista Klubo“ akceptis la gastojn en sia klubejo, kie FinoAgnes Melchior kaj la pianisto SroGeorg Jespersen ĝojigis la gastojn per ĉarma kantado kaj muzikado, kaj SroEgly surprizigis per laŭtlegado de memfarita traduko de la fama poemo Terje Vigen de Henrik Ibsen. Plej grandan admiron atingis certe okjara knabino, la plej juna filino de gesinjoroj Senff el Hamburgo. Kun granda lerteco ŝi, starante sur seĝo, deklamis longan poeman saluton al la danaj samideanoj, verkitan de ŝia patro.

Bedaŭrinde ni dum la jarkunveno mankis kaj nian honoran prezidanton kaj nian prezidanton. La unua, SroPackness, pro mal-