Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sano, terure suferanta, estis devigata resti en la lito, kaj la dua, SroNissen, survoje al Vejle falis kaj kotuzis sin tiel, ke kuracisto, kiu feliĉe ĉeestis kaj helpis lin, resendis lin al Kopenhago. Anstataŭ Sro Nissen, SroAd. B. Hansen funkciis kiel prezidanto kaj bone plenumis sian taskon.

La duan tagon okazis ekskurso al la vilaĝo Jellinge en terura pluvego. Nur unu momenton la pluvo ĉesis por ke la esperantistoj estu fotografataj.

Kiel oni vidas, ili staras ĉe la piedo de l’ tombo de reĝo Gorm la maljuna. Ĵus antaŭ la fotografado la nelacigebla kapitano Aae el Horsens, kiu ne povas toleri vidi flagstangon sen Esperanto-flago, suprenlevigis la verdan standardon sur la flagstangon, kiu staras sur la pinto de la reĝa tombo, certe la plej historia loko, kie ĝis nun la kapitano plantis la verdan standardon.

Post malgranda ekskurso al Skyttehuset, okazis je la reveno al Vejle kunsido de l’ membroj de U. E. A.

Je la 5a h. ĉiuj kongresanoj kolektiĝis en hotelo Grand eĉ festmanĝado. Kiel reprezentanto en SroPackness ĉeestis lia nevo Sro Adjunkto Alsted. Sro Ad. B. Hansen prezidis ĉe la tablo kaj laŭtlegis la multajn alvenintajn telegramojn i. a. unu de nia nova reĝo, Chr. X., al kiu estis sendita telegrafan saluton je la antaŭa tago. Parolado sekvis paroladon kaj la plej gaja humoro regis de la komenco ĝis la fino. Sro DroMejndor (Aarhus) i. a. invitis „Centra“ al Aarhus la venontan jaron kaj promesis, se la jarkunveno okazos tie, doni 100 kr. al la kongresa kaso. (Aplaŭdego). La ĉeestantaj gazetistoj ankaŭ fine deklaris sin tute venkitaj; unu el ili eĉ diris, ke li alvenis iom skeptika, sed de nun lia gazeto plene malfermas siajn kolonojn por la esperantistoj.

Vespere okazis propaganda kunveno en la urbodomo, kies festsalono la urbestro afable metis je la dispono de la esperantistoj. SroAd. B. Hansen malfermis la kunvenon kaj donis la vorton al Sro Kapitano Aae, kiu interese parolis pri nia lingvo kaj pri siaj privataj spertoj rilate al la bezono de lingvo internacia. La vivplena parolado estis forte aplaŭdata de la ĉeestantaro. Poste SroFrédéric Baruël tre amuze laŭtlegis „La princino sur la pizo“ de H. C. Andersen.

Kun kuntima lerteco kaj eleganteco SroGeorg Jespersen prezentis diversajn muzikaĵojn kaj FinoAgnes Melchior ravigis la aŭskultantojn per sia ĉarma voĉo. La esperantan himnon kaj la danan nacian kanton fine estis kantata de ĉiuj esperantistoj.