Post adiaŭa glaso en hotelo „Grand“ oni disiĝis kun kora „ĝis la revido en Aarhus la venontan jaron“.
Dum la jarkunveno estis aranĝita en hotelo „Grand“ tre riĉhava ekspozicio.
Fino Rasmussen kaj Sro Egly, kiuj estis la ĉefaj aranĝantoj de la jarkunveno, meritas dankon pro la bone aranĝita programo, same meritas ankaŭ iliaj du nelacigeblaj helpantoj, Fino Erika Olesen kaj Sro Rasmussen el Vejle.
Estas preskaŭ superflue rakonti al la tuta mondo, ke la Komerca Ĉambro en Los Anĝeles elsendis Sron Parrish por fari propagandon por la bela Kalefornio; krom ĉiuj Esperanto-gazetoj ankaŭ la duon-parto de la eŭropaj gazetoj jam rakontis pri tio. La ĉefa celo de ĉi-tiu vojaĝo estas kompreneble instigi la eŭropanojn al elmigrado al la kvazaŭ paradiza lando.
Sro P., kiu estas juna kaj energia viro, bone plenumas sian taskon; pli ol unu juna kaj energia viro certe tuj decidis vojaĝi tien kaj tiakaŭze tuj komencis studi Esperanton; Sro P., kiu kompreneble ĉiam faras siajn paroladojn en Esperanto, ja rakontas, ke ĉe unu el la universitatoj en Los Anĝeles oni instruis Esp. dum la 2 lastaj jaroj, kaj ke la komerca ĉambro ankaŭ uzas Esp. k. t. p., tial junaj energiaj viroj ne kuraĝas vojaĝi Kalefornion sen Esperanto.