Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La Komerca Ĉambro certe ne povis trovi pli taŭgan kaj agemon propagandiston ol Sro P., li mem eĉ tre laŭlitere plenumas sian taskon kaj kondukas kun si al Kalefornio unu eŭropanon, nome nian samlandanon, FinonPaula Grave, kun kiu li fianĉiĝis. Ke Fino G. iros al tiel mirinda lando kun tiel fama esperantisto iom konsolas nin en la dolora penso, ke unu el niaj plej fervoraj kaj gajaj esperantistinoj devas forlasi nin.

Ni kore gratulas la junajn gefianĉojn, samtempe kiam ni dankas Sron P. pro la bonega propagando, kiun li per siaj paroladoj faris en nia lando.

Ni kun plezuro akceptos ĉiujn eksterlandajn propagandistojn, sed ni ensiste petas ilin: ne forrabu niajn bonajn esperantistojn!