Ekzestas ĝis ĉi tiu tago multaj francoj, kiuj neas la malliberecon de Napolean sur St. Helena kiel kompreneble ja ankaŭ lian morton sur tiu insulo. Ilia neskuebla konvinko — kaj tio estas interesa fakto — estas bazita sur sennombraj atestoj de la 19. jarcento.
Estinta policoficisto, kies nomo estas Ledrun, rakontas en siaj memorskriboj, ke oni en Marto 1808 komisiis lin trovi viron, kiu tute, sen diferenco, devus simili la grandan imperiestron. Ledrun rapide trovis tiun homon, kiun li serĉis, per helpo de leŭtenanto ĉe la 3. infanteriregimento, Rochalve, kiu montris al li soldaton, kies simileco je Napoleon estis konata ĉie en la regimento. Lia nomo estis François Eugène Robeaud, kaj li estas naskita la 19. de Julio 1781 en Baleicourt. Fouché, kiu dum multaj jaroj estis la konfidenciulo de Napoleon, prezentis lin ĉe la imperiestro, kiu lin „aprobis“. — „Ĝis la jaro 1816 mi nenion aŭdis pri la soldato; poste komencis la estraro en Baleicourt esploron pro lia malapero, sed oni ne eksciis ion pri lia sorto, kaj oni baldaŭ prokrastis la tutan aferon… Tiuj ĉi okazintaĵoj ĉiam ŝajnis iom mistikaj al mi“, skribis Ledrun en siaj memorskriboj.
Kompreneble estus naiveco, se oni el de tiuj ĉi priskribitaj okazintaĵoj, kies fidindecon oni ja ne povas kontroli, volus fari konkludojn, sed kiel iom da certigo de la nomitaj supozaĵoj oni povas citi, ke kaj Hudson Lowe (la angla guberniestro sur St. Helena) kaj Las Case skribas en siaj memorskriboj, ke generalo Bertrand kaj la kuracisto en Longwood O’Méara interrilatis tre familiare kun la malliberulo de la rokinsulo, dum tiu siaflanke montris al ili mirindan respekton, kiel ankaŭ ke la fidelaj amikoj, kiuj lin vizitis ne povis lin koni; tiel multe estis lia aspekto ŝanĝita.
Interesaj estas ankaŭ la memorskirboj de Petrucci, juvelisto kaj domposedanto en Verona; ili estas eldonitaj en la jaro 1826. Li en ili rakontas pri okulvitrofabrikanto, kiu en la jaro 1816 luis la teretaĝon ĉe li, kaj kies simileco je Napoleon estis tiel granda, ke li tuj ricevis la moknomon „Buonaparte“. La okulvitrofabrikanto je mirinda mallonga tempo atingis bonan negocon, kaj li ne sole akiris la konfidon de siaj klientoj sed ankaŭ la simpation de ĉiuj la najbaroj. Li vivadis trankvile kaj sole dum kelkaj jaroj, ĝis li subite adiaŭis la domposedanton kaj transdonis al li unu zorgeme sigelitan rulaĵon kun la jenaj vortoj: „Se vi ne antaŭ tri monatoj ricevos sciigon de mi, mi petas vin sendi tiun