Paĝo:Danlando - Oktobro 1912.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi dokumenton al la reĝo de Francujo“. Post tiu ĉi interparolado la juvelisto nek aŭdis pri, nek vidis sian strangan luinton, kaj je tri monatoj poste li sendis la dokumenton al Francujo, kaj post mallonga tempo franco vizitis la juveliston, kaj proponis al li cent mil frankojn kontante, se li rekompence volus promesi, ke li neniam priparolus la dokumenton kaj ĝian historion. La bravo Petrucci kompreneble ĝis sia morto havis la konvinkon, ke li siatempe loĝigis la mondkonkvestanton en sia teretaĝo.

Krom tiuj ĉi multaj memoraĵoj ekzistas multaj privatleteroj kaj oficialaj dokumentoj, kiuj ankaŭ ŝajnas havi valoron por la opinio, ke Napoleon ne mortis en Longwood sur la malgranda rokinsulo en Atlantiko.

En la privata taglibro de prokuratoro Karl Friedrich Arnstein el Schønbruun estas trovataj la jenaj interesaj rimarkoj.

„Hieraŭ nokte provis nekonata viro enpenetri la imperiestroparkon per stupetaro. La gardostaranto mortpafis lin. Antaŭ ol li mortis, li balbutis la jenajn vortojn: „Duko de Reichstadt… reĝo… filo!“ En la poŝo de la mortinto ne estis trovataj dokumentoj je iu ajn speco, sed li certe estis franco kaj je princa deveno, ĉar la ambasadoraro postulis lian kadavron“.

Do oni opinias, ke ne estas Napolean sed lia duulo, alias Robeaud, kiu la 15-an de Juno 1815 enbordigis la fregaton „Bellerophon“, kie li donis sin en la manojn de la angloj. La imperiestro mem forkuris la Verona, kie li establiĝis kiel okulvitrofabrikanto. En la jaro 1823 reaperas lia patra amo al la filo, li transdonas la sekretan dokumenton al Petrucci kaj forvojaĝas por trovi sian filon, sed precize en la sama momento je kiu li preskaŭ atingas sian celon, ĵus tiam kiam li opinias, ke li povus premi sian karan infanon al sia koro, la morto lin atingas.

Diversaj historiaj verkistoj provis enpenetri tiujn ĉi misterojn, sed vane. La postsignoj jam de longe estis elviŝitaj, kaj oni nur mokis iliajn senesperajn provojn. Iom da utilo faris tamen tiuj ĉi esploroj, ĉar laŭ la loĝantarregistroj en Baleicourt oni scias, ke la