Paĝo:Danlando - Oktobro 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Postkongresa Ekskurso al Zakopano.

Inter la multaj urboj, urbetoj kaj banlokoj, kiuj invitis al postkongresaj tagoj, ankaŭ estis Zakopane, banloko en la Tatraj montoj, fama pro sia beleco. Eleganta gvidlibro tiel alloge priskribis la ĉarmajn montojn, ke mi decidis tien iri. Ĉirkaŭ 70 esperantistoj i. a. Dro Zamenhof kaj familio kune forlasis Krakovon matene je dimanĉo post la kongresa semajno. En du vagonoj, I kaj II klaso, la esperantistoj ĝuis la belegan veturadon pagante nur por III klasa bileto. Tre malrapide la vagonaro sin movis tra la belegaj pejzaĝoj, pli kaj pli la lando sin levas ĝis subite la grandegaj montoj kuŝas rekte antaŭ niaj okuloj.

Kiam la vagonaro haltas antaŭ la stacidomo, ni tuj vidas, ke la kongreso ankoraŭ ne finiĝis. La loĝantaro atendis nin, festvestitaj ili estas la junaj kamparanoj, iliaj multkoloraj vestaĵoj brilas en la hela sunbrilo, ruĝajn kaj bluajn silkbantojn oni vidas sur la brusto de l’junaj viroj, tiuj estas la naciaj koloroj, sed la urbestro je honoro de l’esperantistoj portas verdan banton. Kamparaj veturiloj alportas nin al niaj hoteloj aŭ pensioj, kaj duonhoron poste ni kolektiĝas en la plej granda restoracio de la vilaĝo por tagmanĝi. La prezidanto de l’Tatramonta Societo deziras bonvenon kaj invitas al ekskurso en la valon de Koscieliska. Sekvas nun la vico de l’paroladoj, unu reprezentanto por ĉiu el la ĉeestantaj nacioj alportas saluton, kaj SroLeo Belmont tradukas polen la paroladojn.

Post la manĝado ĉiuj en aro promenas al la bela valo gvidataj de kvar violon, ludantaj kamparanoj. Refreŝiganta estis ĉi-tiu promenado, la freŝa monta aero forbalais ĉiun kongreslacecon. Ĉiumomente ni haltas, estas la nelacigebla ĉiame fotografanta SroSabadell, kiu kaptas novan grupon de l’esperantistoj, baldaŭ ĉe roko baldaŭ ĉe akvofalo aŭ rivereto. En la valo de Koscieliska ni renkontas infanojn, kiuj dancas naciajn dancojn por ni, dum ili kantas.

Je nia alveno ni ricevis inviton al vizito en la Hidropatia Instituto de DroChramiec, kaj dum la vespero ni tien veturis; la sanatorio estis iom ekster la vilaĝo. Granda estis nia surprizo, kiam ni alvenis al la sanatorio kaj vidis la tutan konstruaĵon brili de supre ĝis malsupre: la doktoro estis aranĝinta feston por akcepti Dr. Zamenhof kaj la esperantistojn. Li mem kaj lia afabla edzino staris en la antaŭĉambro kaj akceptis la gastojn,