Paĝo:Danlando - Oktobro 1912.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj kondukis ilin en la manĝoĉambregon, kie longaj tabloj atendis nin.

Starante ni ĝuas la bonegan mangaĵon, babilante kun la neesperantistaj gastoj uzante la bonan okazon por propagandi nian lingvon. Post la manĝado ni iras al granda koncertsalono, ĉi-tie ni aŭdas paroladon de nia Majstro, kiu dankas pro la afabla akcepto kaj de unu el la kuracistoj ĉe la sanatorio, kiu bonege parolas nian lingvon. Interese li rakontas pri la sanatorio, kiu estas tre vizitata restadejo por homoj, kiuj suferas pro nervaj malsanoj: 300 ĉambroj estas en la sanatorio, ili plej ofte estas okupataj ĉiuj. Ke restado tie estas saniga, oni povas vidi; la malsanuloj, kiuj partoprenas en la festo, ĉiuj aspektas treege sanaj. Ĉi-tie ankaŭ parolas reprezentantoj por la diversaj nacioj, kaj SroBelmont ree estas afabla tradukisto. Fine ni aŭdas belan koncerton, kaj post ĝi komencas balo. Je tiu punkto de la festo multaj el la esperantistoj adiaŭis la afablajn gemastrojn i. a. mi, ĉar ni tute ne pensis pri festo en Zakopane, kaj tial ne kunportis niajn festvestaĵojn, kaj mi povas aldoni, ke la Zakopananoj estis treege elegantaj, oni sentis sin kiel ĉe granda franca aŭ angla banloko. La plej granda parto el la tie loĝantaj gastoj certe estas el Wieno kaj Budapesto. Dum la somero Zakopane estas vizitata de ĉ. 15,000 turistoj, kaj dum la senventa vintro, kiu daŭras ĝis 6 monatoj, la vilaĝo estas loko por vintraj sportoj. Zakopane entute estas la centra punkto por ĉiuj ekskursoj en la belaj altaj Tatraj-montoj. La Tatra Turista Societo klopodas pri esplorado de la montoj por faciligi ilian vizitadon, ĝi ankaŭ prizorgas gvidistojn tra la montoj. Zakopane antaŭe apartenis al la reĝaj bienoj, sed nun ĝi estas posedaĵo de grafo Zamojski. Se oni deziras resti en Zakopane pli ol 48 horojn, la Registara Komisio postulas depagon de 2 kr. por la unua semajno kaj ankaŭ 2 kr. por la sekvantaj 5 semajnoj; tiuj, kiuj loĝas pli ol 6 semajnojn, pagos 12 kr. En Zakopane troviĝas 4 sanatorioj, 9 hoteloj kaj 11 pensioj; mi loĝis en pensio Podlasie, kies mastrino estas la plej zorgema kaj scivolema persono, kiun mi ĝis nun renkontis; kvankam ni ne komprenis unu la alian, ŝi provis konversacii min en la plej aĉa miksaĵo de germana, franca kaj angla lingvo kaj provis imagigi al mi, ke la granda komuna manĝado okazus en ŝia pensio, por ke mi restu hejme ĉe ŝi.

Frumatene la venontan tagon, 6 el ni, kiuj ne povis resti pli ol 2 tagojn en Zakopane, sole entreprenis ekskurson en la montoj. Bone provizitaj kun diversaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ni komencis