Paĝo:Danlando - Oktobro 1912.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nian veturadon jam je la 7a matene en malnovaj kamparanaj veturiloj. La celo de nia veturado estis la bela lago „Morskie-Oko (Mar-Okulo), kiu kuŝas 1393 m. alte. Mirinde belega estas ĉi-tiu ekskurso; la panoramo, kiu etendiĝas antaŭ niaj okuloj estas grandioza. Zigzage ni veturas, malrapide la ĉevaloj marŝas, la veturigistoj ofte lasas al la ĉevaloj la kondukadon de la veturilo kaj iras babilante flanke de la veturilo fumante cigaredojn; la ĉevaloj ankaŭ bone povas trovi la vojon, ili ja iras tie de tago al tago, kaj se ili deziras trinki, ili mem iras al la fontoj aŭ rivereto kiuj preterfluas la vojon. Post tri hora veturado ni haltas por manĝi nian kunportitan manĝaĵon: ni ĝuas ĝin en la herbejo sidante sur renversiĝintaj arbotrunkoj. Je la 2a h. ni estas ĉe la belega lago; en motorboato ni veturas trans la lagon, kies kristalbrilan akvon ni survoje gustumas. La lago cetere estas la sola el la montaj lagoj, en kiu vivas salmoj. Sur la alia flanko de la lago ni suprenrampas la monton ĝis alia lago, kaj de tie ni ĝuas la belan panoramon. Ĉirkaŭ ni leviĝas la gigantaj montoj, sur la alia flanko de la lago jam komencas la eterna neĝo; tie, kie la suno brilas sur la lago, ĝi havas azurbluan koloron, tie, kie la suno forlasis ĝin, ĝi havas tute verdan aspekton. Tra la pura freŝa aero ni de malproksime aŭdas la tinteton de la sonoriloj de l’bovinoj, kiuj paŝtas sur la montoj, ni povas vidi ilin sed nur kiel muŝojn. Malgranda kaj malforta oni sentas sin starante tie; kiom malgrandaj ni estas, kaj kiom grandaj la montoj estas, ni tuj vidas. Du samideanoj, kiujn por okaze renkontis en la montoj deziras suprenrampi la montojn por tiamaniere atingi Hungarujon, ili forlasas nin tie; „vivu Esperanto“ ni krias, voĉo inter al montoj ripetas du-tri-foje „vivu Esperanto“, estas la eĥo kiu montras sin kiel amiko de nia lingvo! Niaj du samideanoj forlasas nin, per la okuloj ni sekvas ilin, ĝis ni perdas ilin el vido, kaj tiu peco de la vojo nur estas ono de la vojo ĝis la pinto de l’monto, tiom alta ĝi estas.

Ni preskaŭ forgesas la tempon ĉe la bela lago, ni promesis al nia veturigisto reveni je la kvara, tial rapide ni malsuprenrampas. Hejmen ni veturas rapidege, nur tri horojn ni uzas por la veturado; mi miras, ĉu la malnovaj veturiloj povas toleri tian rapidecon, kaj dum mi pensas tiel, nia veturigisto subite elsaltas la veturilon, — la haltigilo disrompiĝis! Mi ankaŭ elsaltas, ĉar veturilfabrikado interesas al mi, mi deziras ĉeesti la riparadon, — kun peco da ferfadeno la veturigisto kunligas la disrompitan haltigilĉenon! Ni daŭrigas nian vojon ĝis nova disrompiĝo kaj nova riparado, kaj je la 7a h. ni ree estas en Zakopane.