Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

132. Maljungi ĝin estas la plej bone.

133. Tute neeble, oni devas tranĉi la tirrimenojn.

134. Ni iom helpu.

135. Unue, ni devas kojne fiksi la radojn.

136. Atentu, kiam ĝi releviĝos.

137. Estas necese fari tirrimenojn per ŝnuroj.

138. Kio okazas ankoraŭ ?

139. Ni preskaŭ renversiĝis.

140. Tiu dika ŝtono, kiu kuŝas laŭlarĝe de la vojo, estas kulpa.

141. La vojo estas tute barita per derompaĵoj de l'uragano.

142. La ĉevaloj ne povas plu antaŭeniri.

143. Ĉu ni trovos tie helpĉevalojn ?

144- Unu rado defalis.

145. Kelkaj paŝoj pli antaŭen, kaj ni ruliĝis de supre malsupren.

140. La kondukisto estas vundita.

147. Ĉu vi povus prunti naztukon por bandaĝi lian vundon ?

148. Ni provu transporti lin ĝis la domo, kiun ni tie vidas.

149. Estus necese, ke oni alvenigu kuraciston.

150. Ĉu mi trovos ĉarfariston aŭ lignaĵiston — seruriston — ĉarpentiston en la ĉirkaŭaĵo ?

151. Iun fine, kiu povos iom aranĝi la veturilon, por ke ni povu daŭrigi ĝis la proksima urbo ?

152. Oni metu la pakaĵojn sur alian ĉareton, kaj ni iros piede.

153. La kondukisto estas ebria, certe okazos (al ni) malfeliĉo.

154. Poŝtveturigisto, haltu, vi tuj renversigos la veturilon !

155. Desaltante, mi elartikigis al mi la piedon.

156. Mi havas la manradikon subpremita.

157. Enspiru tion ĉi, ĝi rebonigos vin.

158. Kia terura ventego !

159. La ĉevaloj timas la fulmojn ; ili freneziĝos.

160. Pli bone estas halti.