Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

108. Kiŭn pagon vi postulas por la pakaĵoj?

109. Ĉu mi devas doni trinkmonon al la kondukisto ?

110. Ĉu de longa tempo vi veturigas sur tiu vojo ?

111. Ĉu estas vidindaĵoj sur tiu vojo ?

112. Al kia raso apartenas tiuj ĉevaloj ?

113. lli ŝajnas sufiĉe bonaj.

114. Ĉu mi havas sufiĉe da tempo por malsupreniri ? Atendu min kelkajn minutojn.

115. Ĉu la fervojo de... estos baldaŭ preta ?

116. Kiom da fojoj vi ĉevalŝanĝas antaŭ la alveno al...


IX. Por lui apartan veturilon


117. Kie mi povus trovi veturilon por iri ĝis... ?

118. Mi dezirus vojaĝi laŭ inallongaj tagvojaĝoj.

119.Kiom vi postulos por konduki min ĝis X...?

120. Ni estas tri personoj.

121. Lasu min vidi vian veturilon. — Kiom da ĉevaloĵ vi jungos (al ĝi) ?

122. Vi postulas multe tro da mono. — Mi opinias, ke la duono de via prezo estus jam multe.

123. Ni interkonsentu por..., kaj mi donos trinkmonon al la veturigisto.

124. Ĉu vi povas loki miajn kestojn malantaŭ la veturilo.

125. Mi dezirus forveturi frumatene por eviti la varmegecon, — por pasigi la nokton ĉe...

126. Mi nepre volas vidi la veturilon. Ĝi estas tre mallarĝa — vi ŝanĝos la kusenojn. — Ĉu oni povas malkovri ĝin ?

127. Estu morgaŭ antaŭ la pordo de l’ hotelo.


Pri malfeliĉoj, kiuj povas okazi poŝtveturile, aŭ kaleŝe


128. Dekio devenas tiu skuo?

129. La antaŭa ĉevalo falis.

130. Ĝi estas implikita en la tirrimenoj.

131. Ĝi ne povas sin relevi.