Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
VII. - Diversaj informoj

86. Mi dezirus lasi tie ĉi miajn pakaĵojn, mi nur denove forveturos hodiaŭ vespere.

87. Vi devas akcepti ilin kiel deponon.

88. Ĉu vi donas kvitancon, por ke mi povu repostuli ilin ?

89. Se mi povus tuj enskribigi ilin, mi multe preferus tion.

90. Kien vi lokos ilin ?

91. Hodiaŭ matene, mi deponis tie ĉi miajn pakaĵojn, jen la kvitanco.

92. Ĉu estas necese, ke mi antaŭe aĉetu bileton ?

93. Mankas mia vojaĝkovrilo.

94. Mi dezirus sendigi tiun keston al... en oficejo restonta.

95. Mi volas pagi por la transporto.

96. Kian diferencon tio faras, se oni sendas ĝin per granda aŭ malgranda rapido ?

97. Kiom da tagoj daŭros la transporto inalrapidire ?

98. Donu al mi kvitancon, por ke’mi povu ĝin repostuli, kiam ĝi alvenos.

99. Vi eraras, ĝi pezas nur... Jen mia kvitanco.

100. Portu ilin en la hotelan omnibuson.

101. Alvenigu veturilon, kaj metu ilin sur ĝin.

102. Veturigisto, konduku min al tiu adreso.


VIII. - La poŝtveturilo


103. Ĉu vi povas montri al mi, kie estas la oficejo de la (poŝtaj) veturiloj por...

104. Ĉu estas ĉi tie oficejo de l’veturiloj por... Ĉu vi bonvolus diri al mi la prezon de sidloko en la kupeo — en la interno — sur la supro — ĝis...

105. Ĉu la angula loko estas libera ? — Donu ĝin al mi.

106. Kiom da tempo daŭras la vojiro ? Kiom estas la distanco ?

107. Ĉu mi povus halti dum la vojiro kaj denove forveturi per la sekvanta veturilo ?