Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

65. Ĉiufoje, kiam la vagonaro haltas, ne estas danĝero.

66. Mi vidas personojn, kiuj malsupreniras sur la vojon.

67. Antaŭ ni estas komercaja vagonaro.

68. La lokomotivo estas difektita.

69. Oni certe faris signalojn.

70. Ni verŝajne dum kelke da tempo restos ĉi tie.


V. — Ĉe l’bufedo


71. Kelnero, rapide (alportu) buljonon.

72. Kion vi havas preta ?

73. Donu al mi tason da kafo, panon kaj viandon, botelon da vino — duonbotelon — karafeton.

74. Kiom kostas tiu porcio da kokidaĵo ?

75. Envolvu ĝin zorge.


VI. - Ĉe la limimpostejo


76. Ĉiuj malsupreniru por la limimposta vizito.

77. Ĉu la pasportoj estas ĉiam postuleblaj ?

78. Mi forgesis visigi mian pasporton ĉe l’ Konsulejo.

79. Mi nesciis, ke pasporto estas necesa, jen diversaj paperoj, kiuj klarigos al vi, kiu mi estas.

80. Jen (estas) malfermita mia (vojaĝ)kesto, mi havas nenion por deklari.

81. Mi certigas vin, ke ĉiuj tiuj objektoj estas por mia persona uzado.

82. Tiuj impostoj estas supermezuraj, certe vi eraras, montru al mi la tarifon.

83. Ĉu mi povas ĉion reordigi kaj fermi mian keston ?

84. La limimposta vizito estas ĉiam tre teda ceremonio.

85. Kelkaj el la impostistoj kiel eble penadas por tedi la vojaĝantojn.