Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

40. La suno frapas sur mian vizaĝon.

41. Tiu vagonaro iras tre malrapide.

42. Ĉu vi povas al mi konsili bonan hotelon ? — hotelon de meza prezo ?

43. Ĉu vi konas hotelon, kie oni parolas france, germane, angle, hispane, esperante ?

44. Tiu bufedo estas bonega, mi perfekte tagmanĝis.

45. Se vi ĝin permesas mi tiros tiun kurtenon, tiamaniere la lumo ne ĝenos nin.

46. Mi provos ekdormi.

47. Vi povas sterniĝi, tio neniel ĝenas min.

48. Fine, ni alvenis.

49. Dank’ al vi, la vojiro ne ŝajnis al mi longa.

50. Kie estos disdonataj la pakaĵoj ?

51. Mankas al mi mia noktsako. Mi nepre volas retrovi ĝin.

52. Se mi ne retrovos ĝin, kie mi povas fari plendon ?

53. Mi konservas mian (pakaĵ)kvitancon, por ke mi povu adresi plendon al la Kompanio.

54. Sinjoro staciestro, mankas al mi noktsako.

55- Mi tre bezonas ĝin, telegrafu al... por demandi, ĉu ĝi ne restis tie.

56. Kiam mi ricevos la respondon ?


IV. — Malagrablaĵoj kaj okazintaĵoj en vojaĝo


57. Mi ne povas veturi dorsantaŭe sen treega ĝenado.

58. La fumo de l’ tabako ĝenas min, mi estus tre danka al vi, se vi ĉesus.

59. Kia terura polvo !

60. Estas tute neeble lasi la fenestr(et)ojn malfermitaj.

61. Ni sufokiĝos, se mi fermos ilin.

62. Sinjoro, kiam oni estas tiel incitema, oni luprenas specialan fakon por si.

63. La vagonaro haltas, kio estas ?

64. Mi vidas ĉiujn vojaĝantojn, kiuj elmetas la kapon el la fenestroj.