Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

16. Ĉu tiu ĉi vagonaro estas ekspresa ? — Ĉu ĝi konsistas el vagonoj kun ĉiuj klasoj ?

17 Kian pezon da pakaĵoj oni senpage transportas ?

18. Donu al mi mian pakajkvitancon.

19. Nun, mi povas eniri la atendejon.

20. Ĉu mi povus aĉeti kelkajn ĵurnalojn (gazetojn)?

21. Mi dezirus aĉeti ln Joanne-gvidlibrojn eldonitajn de la Librejo Hachette kaj Ko.

22. La instalo de librotenejoj en la stacidomoj estas tre utila.


III. — En vagono


23. Ĉu tio estas la ĝusta vagonaro por...?

24. Ĉu mi devos vagonŝanĝi ? — Kie do ?

25. Ĉu vi havas specialajn fakojn por fumantoj? — aŭ specialajn por virinoj ?

26. Estus al mi granda manko, se mi ne povus fumi.

27. Ĉu vi bonvolus doni al mi alumeton ?

28. Post kiom da tempo ni alvenos al bufedo?

29. Kiom da tempo oni haltas ?

30- La piedvarmigiloj ne donas plu varmon, ĉu vi povus ŝanĝigi ilin ?

31. Nia lampo estingiĝis, ekbruligu ĝin denove.

32. Sinjoro, se tiu ĉi ĵurnalo estas al vi agrabla, ĝi estas je via dispono.

33. Ne ĝenu vin, mi plene ellegis ĝin.

34. Ĉu vi bonvolus prunti al mi vian horlibron — tiun gvidlibron — tiun verkon — tiun karton ?

35. Estas la unua — la dua — fojo, kiam mi faras tiun vojaĝon.

36. Ĉu vi povus diri al mi la nomon de tiu ĉi lando - de tiu ĉi river(eg)o — de tiu ĉi kastelo — de tiu ĉi ruino ?

37. La pejzaĝo estas tre rimarkinda, — tre interesa.

38. Ĉu mi povas, ne ĝenante vin, malfermi tiun ĉi flankon ; estas' tre varme.

39. Ĉu vi bonvolas permesi, ke mi fermu tiun vitraĵon, mi timas la ventblovojn.