Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

5a Demando: Laŭ kiuj principoj Volapük estas konstruita?

Respondo: Volapük estas konstruita laŭ la principo de laŭeble plej granda mallongeco, uzante vortojn el eŭropaj lingvoj sed arbitre ŝanĝante ilin ĝis nerekoneblo. La vorto Volapük ekzemple venas el la du anglaj vortoj world kaj speak.

Krome ĝi senutile forĵetis la literon r, ĉar la Ĥinoj ne povas ĝin elparoli kaj aliflanke konservis la sonojn ä, ö, ü, kiuj ne estas internaciaj kaj por kelkaj popoloj neelparoleblaj.

6a Demando: Kial Volapük ne sukcesis?

Respondo: La bezono pri helpa lingvo estis tiom granda, ke kelkaj eĉ multaj homoj lernis Volapük, malgraŭ ĝia nebonsoneco, arbitreco kaj malfacileco. Ĝiaj eĉ plej favoraj adeptoj, unue entuziasmoplenaj pri la efektivigo de la ĝis tiam nesolvita problemo, vane provis ĝin plisimpligi. La tri kongresoj de Volapük[1] klare montris la neparoleblecon de la lingvo, skismoj produktiĝis, kiuj pereigis la lingvon.

La malsukceso de Volapük tre multe malutilis la ideon pri lingvo artefarita, kaj multaj, se ne la plejmulto, opiniis tion nediskutebla pruvo, ke la kreo de

internacia lingvo estas neebla kaj utopio.

  1. Friedrichshofen (1884), Munĥeno (1887) kaj Parizo (1889). Detalojn pri ili oni trovas en la franclingva „Historio de la universala lingvo“ de S-ro Couturat.