Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
II. Esperanto.
Ia Periodo (antaŭ 1887a).

7a Demando: Kiu estas la aŭtoro de Esperanto?

Respondo: La aŭtoro de Esperanto estas pola okulkuracisto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, loĝanta nun en Varsovio.

8a Demando: Kie naskiĝis D-ro Zamenhof

Respondo: D-ro Zamenhof naskiĝis en la jaro 1859a en la urbeto Bjelostok, gubernio de Grodno, rusa Polujo.

9a Demando: Kio donis al li la ideon pri internacia lingvo?

Respondo: La loĝantaro de lia naskiĝa urbo konsistis el rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj, parolantaj kvar malsamajn lingvojn, kiuj pro neebleco interkompreni sin reciproke, tre ofte interbatalis kaj konsideris unu alian kiel malamikon. Komprenante, ke „la diverseco de lingvoj estas la sola aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas ĝin en malamikajn partojn“, D-ro Zamenhof ekpensis pri la plej bona rimedo aliigi tiun staton kaj pro homamo ekklopodis