Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

realigi sian revon. Li mem rakontas en sia „Letero pri la deveno de Esperanto“[1]: „Oni edukadis min kiel idealiston, oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas; ekzistas nur rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, k. c.“ „Doloro pri la mondo“ turmentas lian infanan animon, revantan pri forigo al tiu malbono.

10a Demando: Kion vi scias pri liaj unuaj laboroj? Ilia rezultato?

Respondo: Forĵetinte la unuajn infanajn utopiojn pri la rimedo uzota por alkonduki pacon kaj fratecon inter la homojn, D-ro Zamenhof konsciiĝis, ke nenia vivanta lingvo, kiel ankaŭ nenia mortinta idiomo, kiel la greka aŭ latina, povas plenumi la rolon de internacia interkomprenilo, kaj klopodis al nova arta lingvo. La germanan kaj francan lingvojn li estis ellerninta dum la infaneco, kaj li opiniis komplikajn deklinaciojn kaj konjugaciojn necesaj por sia nova lingvo; sed ĉe la studo de la angla, la simpleco de ĝia gramatiko frapis lian atenton. „Mi rimarkis tiam,“ li diras, „ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo, mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko

ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi

  1. Deveno kaj Historio de Esperanto, ĉe Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu, Prago (Sd. 25).