Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribita la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.“

Dezirante akiri laŭeble grandan mallongecon, li provis montri vorton per unu aŭ du literoj, sed tre baldaŭ li forlasis tiun tute netaŭgan metodon, kaj konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. „Estante jam sur tiu ĉi tero“, skribas la majstro, „mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj formas trezoron por estonta lingvo internacia — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.“

„En la jaro 1878a la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama „lingwe uniwersale“ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco.“

Liaj kamaradoj de la 8a klaso plejmulte estis allogataj de la ideo kaj de la grandega facileco de l’ lingvo kaj eklernis ĝin. La 5an de Dec. 1878a ili solene festis la ekvivon de la lingvo. Krom gramatiko kaj vortaro, kelkaj tradukoj estis pretaj.

D-ro Zamenhof, tro juna tiam por eliri publike kun sia laboro, decidis atendi. Elirinte baldaŭ poste el la gimnazio, li denove estis tute sola. Dum 5½ jaroj li studis en la universitato, kaŝante siajn pensojn kaj planojn, sen inklino al distro nek amuzo. Dum ses pliaj jaroj li laboris perfektigante kaj provante la lingvon kaj formante tiun kunligitan elementon, donantan al la lingvo vivon, t. e. difinitan, tute formitan