Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

spiriton“, kies nescio estas la kaŭzo de multpeza, malbona, kvankam korekta stilo.

N. B. D-ro Zamenhof, kreante sian lingvon, nenion sciis pri Volapük, kiun li ekkonis nur kiam Esperanto estis jam tute preta.

IIa Periodo (de 1887a ĝis 1905a).

11a Demando: Kiam D-ro Zamenhof publikigis sian sistemon?

Respondo: Fininte sian universitatan lerntempon kaj komencinte sian medicinan praktikon, li pretigis la manuskripton de sia unua broŝuro (D-ro Zamenhof, Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro). Kaj serĉinte vane eldonanton, li fine eldonis mem sian broŝuron en julio 1887a[1].

12a Demando: Donu kelkajn detalojn pri la unuaj jaroj.

Respondo: La unuaj esperantistoj estis precipe rusoj, svedoj kaj nemultaj germanoj. En la jaro 1889a aperis la unua gazeto redaktata Esperante, kiu aperis en Nurnbergo, kun la titolo „La Esperantisto“ ĝis 1895a (anstataŭata de tiam per „Lingvo Internacia“). Tiam, ĉar la fama rusa verkisto, N. L. Tolstoj, skribis artikolojn por tiu gazeto, la registaro de Rusujo malpermesis ĝian eniron en la landon. Nova ĵurnalo,

„Lingvo Internacia“, aperis en Svedujo el presejo de

  1. Por pliaj detaloj oni legu la „Zamenhofan numeron“ de „Universo“ (Heckners Verlag. Wolfenbüttel).