Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Upsala kaj subtenis la malfacilan progresadon de la lingvo, kiu ĝis la jaro 1900a restis preskaŭ tute nekonata en multaj landoj eŭropaj. Tiam kelkaj universitataj profesoroj kaj la potenca franca „Touring-Club“ komencis energie propagandi la lingvon en la tuta Francujo; baldaŭ fondiĝis multaj grupoj esperantistaj en ĉiuj iom grandaj urboj. Tiu movado atingis baldaŭ ankaŭ aliajn landojn, malnovaj amikoj en Rusujo, Svedujo, Germanujo, Aŭstrio-Hungarujo, Italujo vekiĝis, kaj la movado ekdisvastiĝis.

13a Demando: Sur kio Esperanto estas bazita? (Principo de internacieco.)

Respondo: Esperanto estas verdire ne pure „eltrovita“ lingvo sed pli bone genia elserĉado kaj kunmetado al la internaciaj elementoj troviĝantaj en la vivantaj lingvoj; tiujn lastajn D-ro Zamenhof uzis por formi la kernon de sia nova lingvo; la aliajn vortojn li elektis laŭ la principo de internacieco, t. e. elektata estas, por traduki ideon, radiko trovebla en laŭeble multaj lingvoj aŭ pli bone dirite komprenebla sen antaŭa studo por plej multaj homoj. La radiko lern ekzemple estas konata sen studo de la Angloj: learn, kaj de la Germanoj: lernen, do laŭeble plej internacia; aliaj ekzemploj: ranca, honesta, pura, fingro, sendi k. c. Por helpi facilan kompreneblon, D-ro Zamenhof klopodis laŭeble ne ŝanĝi la skribmanieron de la vorto aŭ ŝanĝi tiun almenaŭ plej malmulte; tion li atingis starigante la principon: unu litero, unu sono. Ekzemplo: A. garden, G. Garten, F. jardin, H. jardin,