Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

I. giardino, E. ĝardeno. Aliaj ekzemploj: A. muscle, heaven, G. Muskel, F. muscle, ciel, H. músculo, cielo, I. muscolo, cielo, E. muskolo, ĉielo[1].

La principo de internacieco povas esti sekvata pli severe ol en Esperanto, sed la ekvilibro inter la nacioj estus per tio rompata kaj la lingvo iĝus tro romana, t. e. ne same facila kaj neŭtrala por ĉiuj diverslingvanoj. La plejmulto de l’radikoj estas romana (proksimume nur 30% germanaj kaj 10% slavaj), sed la akuzativo kaj vortfarado estas germanaj, tiamaniere, ke slavoj, germanoj kaj romanoj lernas la lingvon same rapide kaj facile. La gramatiko enhavas nur 16 regulojn sen esceptoj; por la verboj estas nur 12 finiĝoj; ĉiu vorto havas sian propran kaj ununuran signifon. D-ro Zamenhof instinkte, do genie, trafis la pravan praktike plej logikan solvon de tiu problemo, kiu ĝis la apero de Esperanto restis nesolvita. Malgraŭ sia simpla konstruo Esperanto estas kapabla senĉese pliriĉiĝi kaj plinuanciĝi, kiel ja montras la jam tre granda literaturo, originala kaj tradukita, aperinta de l’ jaro 1887a.

14a Demando: Kio estas la Fundamento? Laŭ kiuj principoj devas evolui Esperanto?

Respondo: La „Fundamento de Esperanto“ konsistas el la tri verkoj de D-ro Zamenhof: 16 regula gramatiko, Universala Vortaro kaj Ekzercaro, elektitaj laŭ la propono de nia majstro dum la Ia internacia

kongreso de Esperanto kiel netuŝebla bazo de la lingvo.

  1. Vidu „Naŭlingva Etimologia Leksikono“, de Bastien (Paris, Presa Esperantista Societo).