Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tio tute ne signifas, ke ili estas „tabu“, t. e. sanktaj fetiŝoj por ni, kiujn ni devas blinde adori malgraŭ iliaj videblaj mankoj, sed ke laŭ nia opinio, internacia lingvo devas, se ĝi ne volas baldaŭ fali en dialektojn kaj anarĥion, havi fundamentajn, direktajn principojn. Eraroj estas en la Fundamento[1], certe, sed per la tempo aliaj vortoj kaj esprimoj anstataŭos la erarojn, kiuj iĝos arĥaismoj, t. e. sen skuo, sen rompo, laŭ la evolua metodo de vivantaj lingvoj, dank’ al kiu tekstoj skribitaj antaŭ pli ol 20 jaroj restas ĉiam plene kompreneblaj por ĉiuj, evidente sub la kontrolo kaj laŭokaza reguligo de la L. K.

En la intereso de l’ granda afero por kiu ni laboras kaj de l’ grandaj celoj atingotaj, konsciante pri la graveco de internacia lingvo por la homaro kaj samtempe pri la grandega danĝero de malbone komprenita progresemo, ni volonte akceptis tiun fundamentan bazon, kies principoj havas sufiĉe vastan elastecon por neniel bari la evoluon de Esperanto kaj aliflanke doni al tiu evoluado altŝatindan karakteron de konstanteco, de kontinueco. La prudentplena antaŭparolo al la „Fundamento“, de D-ro Zamenhof, estas bedaŭrinde nekonata de tre multaj.

En tiu antaŭparolo nia Majstro esprimas sin jenmaniere:

„Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos… Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝos ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera.“

Kaj nia Majstro daŭrigas, montrante al ni tiun perfektigadon

per vojo de novaj vortoj kaj de neologismoj. Kaj li insiste

  1. Kompreneble neniu havas la devon imiti precize la evidentajn malbonaĵojn de la Fundamento.