Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konsilas al ni procedi sen rompo. Antaŭ kelka tempo aperis en la gazeto la vorto „kontinueco“, sinonimo de senrompado, kaj kiu ŝajnas al mi tre bona, ĉar ĝi enhavas la ideon de evolucio kaj progresado, sed reguligitaj de konstanta leĝo. Do ĉiujn novaĵojn, kiujn oni povas enkonduki en Esperanton, ne malformante sed kontraŭe plenigante kaj pliperfektigante ĝin, la Lingva Komitato povas kaj devas esplori: ĝi devas kontraŭe formeti pli-malpli definitive ĉiujn proponojn, kiuj ne havas alian celon ol kontentigi pure teoriajn postulojn kaj farus la lingvon pli malfacile uzebla aŭ eĉ nerekonebla sen ia praktika utileco. Antaŭ ĉio ni devas eviti, ke la Internacia Lingvo similu tiujn Oceaniajn idiomojn, pri kiuj parolas Max Müller, kiuj entute ŝanĝiĝas dum la daŭro de unu jaro, tiamaniere ke la militistoj foririntaj por militiro, kiam ili revenas al la maljunuloj, virinoj kaj infanoj lasitaj hejme, jam ne komprenas nek estas komprenataj. Tiel farante, ni obeos la vere sciencan spiriton multe pli efektive ol tiuj personoj, kiuj en la nomo de idealo, de abstrakta kaj simple logika perfekteco, volas en unu tago ŝanĝi nian lingvon, same kiel oni ŝanĝas vestojn ĉiufoje kiam aperas nova modo. (Raporto de S-ro E. Boirac dum la IVa Internacia Kongreso. Vidu: Oficiala Gazeto, Ia jaro p. 90/91a.)

15a Demando: Ĉu estas ĉefuloj en Esperantismo?

Respondo: En la Bulonja deklaracio[1] staras jeno: „Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo esperantista kaj ĉiu deziranto povas eldonadi

en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras,

  1. Vidu: „Deveno kaj Historio de Esperanto” jam cititan, paragr. 3an kaj 4an.