Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj uzadi la lingvon por ĉiuj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.“

Do apud la Fundamento, nia propra racio sola estu ĉefulo, nur ĝin ni obeu kaj ĉion ekzamenu antaŭ aprobo, ne permesante ke iu ajn imponu nin, tute egale kiun situacion li okupas en la socio; ni do ne imitu senkontrole iun ajn konatan esperantiston rilate stilon aŭ novajn vortojn kaj esprimojn; ni provu kaj imitu nur tion, kion ni opinias bona.

16a Demando: Kie Esperanto estis unue diskonigata? Pere de kiu?

Respondo: Laŭ D-ro K. Bein[1], en la unua epoko de la historio de Esperanto, nomebla propaganda (mi nomas ĝin ĉi tie IIa periodo 1887a—1905a), oni povas distingi tri periodojn: 1e) la rusa, ĉar la plej multaj unuaj adeptoj, propagandantoj kaj verkantoj estis rusoj: Kofman, Gernet, Zinovjev, Poŝtnikov, Ostrowski kaj multaj aliaj. Dum tiu periodo laboris la neforgesindaj

homoj: Waŝniewski kaj Grabowski en Polujo, Einstein

  1. Parolado dum la Ia kongreso de Esperanto en Bulonjo-apud-maro (1905a).