Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj Trompeter en Germanujo, L. de Beaufront en Francujo, Nylen kaj Langlet en Svedujo. La rusa periodo estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco; 2a) la franca, dank’ al la tre granda laborado de L. de Beaufront, kiu en la jaro 1898a fondis la „Francan Societon por propagando de Esperanto“. L. de Beaufront verkis tre gravajn verkojn pri la gramatiko, sintakso kaj vortaro de Esperanto; 3e) la multenacia estas la tempo de l’disvatiĝo en multaj diversaj landoj, de l’naskiĝo de Esperantujo. Dum tiu periodo, „ĉiu idiomo donacas al Esperanto ion el sia trezorejo, pliriĉigante ĝian frazeologion“, igante ĝin kapabla ĉion nuancplene esprimi, sed ankaŭ bedaŭrinde enmetas en ĝin idiotismojn, naciajn esprimojn, kiujn la 4a periodo, la internacia devos malaperigi. Dum tiu lasta fine, oni pensas kaj skribas ne nur Esperante sed ankaŭ internacie, ĉar „la principo de l’internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn“.

IIIa Periodo (1905a ĝis nun).

17a Demando: Kion vi scias pri la Ia Universala Kongreso de Esperanto?

Respondo: Ĝi okazis dum la jaro 1905a (5.—13. Aŭg.)

en Bulonjo-apud-maro (Francujo)[1]. La unuan fojon kun-

  1. „La unua kongreso universala de Esperanto“ (Ofic. Dokumentaro) kaj „Detala raporto pri la kongreso de Boulogne s. M.“, de Pastro Schneeberger.