Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo.

En la ekzamenoj de la Germana Esperanto-Asocio — kiel verŝajne estonte ankaŭ de aliaj naciaj asocioj — la kandidatoj devas respondi demandojn pri la historio, la literaturo kaj la organizaĵoj de Esperanto. Sed ĝis nun almenaŭ la novaj adeptoj bezonis legi multajn librojn, hazarde, sen direkta fadeno inter la granda amaso de ili, kaj ankaŭ pro la elspezoj trudataj de aĉeto al multaj verkoj, okaze se la loka grupo ne posedas sufiĉe enhavriĉan bibliotekon, ofte preskaŭ nenion scias pri tiuj gravaj punktoj.

Dum la germana kongreso de Gotha aperis germanlingva broŝuro: „Der Esperantismus” de nia lerta Dresdena samideano S-ro Winkelmann, kiu bonege, tre klare kaj trafe prezentas nian tutan movadon. La legadon al tiu libro oni ne povas tro multe rekomendi. Specialan dankon mi mem ŝuldas al S-ro Winkelmann, kies verko estis al mi, pri diversaj punktoj, tre utila. Sed li celis precipe la neesperantistan publikon, li celis forigi la kutimajn antaŭjuĝojn de l’ „eksteruloj“ kaj prepari atmosferon favoran al la disvastiĝo de Esperanto. Mia celo, kontraŭe, estis prezenti al la samideanoj kaj speciale al la kandidatoj je Esperantaj Ekzamenoj, en Esperanto lingvo mal-