Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

longan, laŭeble precizan kaj senpartian resumon, unuvorte la esencon de tio, kion ili devas nepre scii. Por igi la tekston pli klara kaj pro teĥnikaj motivoj, la respondoj mem estas laŭeble mallongaj kaj la oficialaj dokumentoj kiel ankaŭ miaj personaj rimarkoj presitaj per pli malgrandaj literoj. Piednotoj montras la fontojn, kiujn oni bezonas konsulti por ĉerpi pli kompletajn informojn.

Verŝajne estas mankoj en mia laboro kaj sekve mi estos danka al la samideanoj, kiuj bonvolos malkaŝe fari al mi siajn rimarkojn. Malgraŭ ĉio mi esperas, ke mi ne tute maltrafis mian celon kaj ke tiu verketo helpos al multaj.

R. de Ladevèze.

Hamburgo, Majo 1911a.