Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I. Historio de l’ ideo pri internacia lingvo.
A. Deveno.

1a Demando: De kie devenas la ideo pri internacia lingvo?

Respondo: Jam de tre malnova tempo kleraj personoj kaj scienculoj, konsciaj pri la neebleco majstri ĉiujn, eĉ nur kelkajn vivantajn lingvojn kaj pri la neceso ĉiam pli kaj pli interrilati kun alilingvanoj, sin okupis pri tiu problemo. Sed ĉiuj teoriaj projektoj de Leibnitz, Descartes, Bacon, Byron, k. c., estis tute malpraktikaj; ili ĉiuj celis tute arbitre kvazaŭ stenografisimilan mallongecon kaj sekve nehavis klarecon kaj simplecon, ecojn sen kiuj internacia lingvo ne povas ekzisti.

2a Demando: Kial oni ne elektis ian mortintan aŭ vivantan lingvon?

Respondo: Mortinta lingvo (latina same kiel greka)

absolute ne taŭgas[1], ĉar eĉ scienculoj ne kapablas

  1. Vidu: „Ĉu la lingvo internacia povas esti la latina?“ de L. de Beaufront.