Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

parole uzi tian pro ĝia mallogikeco, malsimpleco kaj ankaŭ ĉar tiuj lingvoj konvenis al la antikvaj ideoj kaj bezonoj, sed ne al la niaj, por kiuj esprimoj mankas.

Vivantan lingvon oni ne elektis: 1e) pro la neebleco atingi interkonsenton inter nacioj, kies lingvoj pretendas havi ĉiu el ili egalvaloran rajton esti elektata kiel internacia, 2e) pro la manko de logikeco de ĉiuj vivantaj lingvoj, kiuj, eĉ la malplej malfacilaj, enhavas multe da reguloj, esceptoj, k. c., kiuj igas ilian perfektan akiron neebla por la plimulto.

3a Demando: Kion vi scias pri la diversaj projektoj de lingvo internacia?

Respondo: Detalojn pri ili liveras la grava verko: „Historio de la lingvo universala“, de Prof-roj Couturat kaj Leau (en franca lingvo). Pli ol 150 projektoj estas registritaj kaj baziĝas sur la latina lingvo aŭ la franca, aŭ la angla kaj franca samtempe, sur matematikaj formuloj, sur arbitra mallongegeco, sur muziko, k. c. (Latina lingvo alfarita al komerco, Langue bleue, Universal, k. t. p.)[1]

B. Volapük.

4a Demando: Kio estas Volapük?

Respondo: Volapük estas eltrovaĵo de l’ germana pastro Johano Martino Schleyer, kiu publikigis sian

lingvon en la fino de l’ jaro 1880a.

  1. Por pliaj detaloj vidu la: „Historio de la lingvo universala“, de S-roj Couturat kaj Leau.