Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la finiĝoj i kaj a nur gramatikan rolon: por ili -iz kaj -oz estas ĝeneralaj sufiksoj, uzataj de ili por enkonduki en substantivan vorton ideon verban aŭ adjektivan. Por ni Esperantistoj, tio estas superflua ĉar finiĝoj -i kaj -a estas ne nur gramatikaj sed veraj sufiksoj (verba kaj adjektiva) ĉar -i -ad kaj -a -ec. Sufiĉas do diri kroni kaj kuraĝa.

Se oni pretendas nun ke la rilato inter kroni kaj krono estas « ne sufiĉe » preciza, mi respondos ke la formo kronizi estas « tro » preciza, ĉar sufikso -iz signifis ŝmiri per, ĉirkaŭaranĝi. Se la formo kroni ne esprimas ĉiujn la ideojn kiuj rilatigas la agon kroni al la aĵo krono, la formo kronizi, kompense, enkondukas en la vorton « fremdajn ideojn » kiuj ne estas entenataj en la esprimota ideo. (Fakte kronizo signifas ne kronado sed ĉirkaŭaranĝo da kronoj). La unua formo (kroni) iom malsekvas la principon de neceso sed la dua formo (kronizi) ankoraŭ pli malsekvas la principon de sufiĉo, kaj inter du egale logikaj aŭ egale mallogikaj formoj oni devas elekti la pli malpezan kaj la pli konforman al la naturaj lingvoj (couronner, krönen, to crown).

Do en Esperanto sufikso -iz povas nur signifi ŝmiri per, ĉirkaŭaranĝi, kaj sufikso -oz signifus kiu enhavas multajn partojn similajn unu al alia. Ekzemple najlizita ŝu-plando ne estas sama afero kiel ŝu-plando najlita al muro. Simile estas diferenco inter ŝtona (el ŝtono) kaj ŝtonoza (plena je ŝtonoj), sed oni ne povas diri kuraĝoza, ĉar kuraĝo ne estas farita el multaj pecetoj intersimilaj; se oni volas pliakcenti la vorton kuraĝa, oni devas diri ne kuraĝoza sed kuraĝega.

Resume -iz estas speciala sufikso el la verba klaso -ad, kaj -oz estas speciala sufikso el la adjektiva klaso -ec. Kun tia difino oni povas laŭ mia opinio sendanĝere akcepti ilin en Esperanto, ĉar ili aperus nur malofte, kaj nur kiam ili havas veran utilon.

Pri iu stranga regulo: Aliaj reformemuloj proponis regulon tre strangan. Ili diras: kiam substantivo estas senpere eltirita el verbo, tiu substantivo esprimas la agon montritan de tiu verbo, aŭ la rezulton de tiu ago. Nu, povas ekzistis nur du specoj da verboj: la kiuj havas radikon verban kaj la kiuj havas radikon neverban. Ne la unua okazo, ĉar la radiko estas verba, tiu radiko enhavas la ideon de ago (verban ideon -ad), ekzemple skribi. Do substantivo skribo enhavas ideon de ago pro la simpla kaŭzo ke tiu substantivo enhavas la radikon skrib (kiu enhavas la ideon de ago). Tio estas simpla konstato, kaj speciala regulo estas tute nenecesa.

En la dua okazo, t.e. kiam la verbradiko ne estas verba, kiel ekzemple en ĉirkaŭikroni, la proponita regulo estas tute malĝusta, ĉar la ĝenerala ideo de ago, en la vorto kroni, estas entenata ne en radiko kron sed nur en finiĝo -i; do se el verbo kroni oni eltiras substantivon krono la ideon de « ago » malaperas samtempe kun finiĝo -i, kaj ĉar la senco de iu ajn vorto dependas nur de tio entenata en ĝi, la substantivo krono entenas nur la ideon de « ento materia » (ĉar radiko kron en U.V. estas klasita inter la substantivoj, grupo -). Se oni volas konservi la ideon deo ago en substantivo, oni devas konservi finiĝon -i kaj oni ricevas kronio, kiu fariĝas kronado pro tio ke -i -ad.

La partianoj de la ĉi supra arbitra regulo kredas, ke anstataŭ krono, kroni, kronado, oni devas diri krono, kronizi, kronizo, kaj ili kredas ke kronizo entenas ideon de ago pro tio ke ĝi estas substantivo de kronizi. Ili eraras: mi jam diris kial oni ne devas uzi la formo kronizi sed por vidi ĉu kronizo entenas ideon de ago aŭ ne, sufiĉas analizi tiun vorton:

kron -iz -o
-aĵ -ad -aĵ


kaj oni tuj vidas ke kronizo entenas ideon de ago, pro tiu simpla kaŭzo ke ĝi entenas verban sufikson -iz, kaj tute ne pro tio, ke ĝi estas substantivo senpere eltirita el verbo.