Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Konkludo: En la ĉi supra teorio troviĝas nenio nova; mia celo estis nur meti iom da ordo en la klasado de vortradikoj, de afiksoj kaj finiĝoj, kaj montri: 1e ke la finiĝoj -a, -o, -i, -e havas ne nur gramatikan sed ankaŭ logikan valoron, t.e. ke ili entenas ĝeneralajn ideojn kunrespondantajn precize al la fundamentaj ideoj de gramatiko; 2e ke oni devas fari gravan distingon inter la sufiksoj ĝeneralaj kaj la sufiksoj specialaj; ke ekzistas kvar sufiksoj ĝeneralaj (-ul, -aĵ, -ec, -ad) kiuj kunrespondas precize al la ideoj entenataj en la gramatikaj finiĝoj (-o, -a, -i); tiuj kvar sufiksoj enhavas do nur ĝeneralajn ideojn sed neniun specialan ideon; 3e ke en ĉiu vortradiko aŭ speciala sufikso oni devas atenti ne nur ĝian specialan sencon sed ankaŭ la ĝeneralan ideon entenatan en ĝi; tiuj ĝeneralaj ideoj estas fiksitaj per la klasado mem de la vortradikoj kaj specialaj sufiksoj.

Eble la ĉi supra teorio ŝajnos iom tro matematika al la personoj ne kutimantaj uzi simbolojn, sed tiuj personoj povas anstataŭi la tutan teorion ĵus klarigitan per la jena komunsenca principo: aldonu sufikson al vorto nur se tiu sufikso aldonas novan ideon (ĝeneralan aŭ specialan) al la vorto; en la mala okazo forigu la sufikson. La ĉi supra teorio celas nur montri la regulojn per kiuj oni povas diri certe ĉu sufikso alportas novan ideon aŭ ne; sed en plej multaj okazoj la simpla instinkto sufiĉas; kaj kiam la instinkto eraras, ĝi eraras en la bona direkto, t.e. ĝi eble kondukos al nenecesa ripeto de sama ideo en sama vorto (pleonasmo), sed neniam la instinkto forgesigas esprimon de ideo, kiu estas necesa parto de l’konstruota vorto[1].

Tia estas la logika kaj instinkta bazo de vortfarado, ne nur en Esperanto sed en la naturaj lingvoj. La supereco de l’genio de Zamenhof konsistas precize en tio, ke li donis al Esperanto logikan funkciadon similan al la de

la naturaj lingvoj.

  1. Por pluaj klarigoj, vidu la broŝuron France redaktitan, La construction logique des mots en Esperanto, de Antido (Universala Esperantia Librejo, 10, rue de la Bourse, Genève: prezo: 0,65 ₷.