Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sama ideo en la sama vorto, kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimota.

3e Por ebligi aplikon de tiuj du fundamentoj principoj, l’Akademio opinias ke oni devas doni al la finiĝoj -o, -a, -i, -e, ne nur gramatikan rolon, sed ankaŭ difinitan logikan sencon, jene:

Finiĝo -o (substantiva) enhavas la ĝeneralan sencon de ento[1], tiu ento estante ĉu persono, viva estulo (-ul), ĉu ento abstraktamateria (-aĵ).

Finiĝo -a (adjektiva) enhavas la ĝeneralan ideon de kvalito (-ec), aŭ de rilate al.

Finiĝo -i (verba) enhavas[2] la ĝeneralan ideon de agostato (-ad).

Finiĝo -e (adverba) enhavas la ĝeneralan ideon de maniero.

La ĉi supraj difinoj ebligas la starigon de egalaĵoj inter la kvar finiĝoj kaj la kvar ĝeneralaj sufiksoj, jene:

-o -ul
-
,
-a -ec, -i -ad.

4e Por interkompari finiĝojn, sufiksojn kaj vortradikojn, laŭ vidpunkto de la ĝeneralaj ideoj en ili entenataj, estas necese klasi la afiksojn kaj la radikojn laŭ la samaj klasoj ol la finiĝoj. Tio estas facila por la vortradikoj, ĉar en la Universala Vortaro la radikoj jam havas gramatikan karakteron, (substantivan, adjektivan aŭ verban), jene:

1a klaso
Substantivaj
2a klaso
Adjektivaj (-ec)
3a klaso
Verbaj (-ad)
4a klaso
Adverboj,
Prepozicioj, ktp.
Grupo -ul Grupo -aĵ
abat abi -a abon adiaŭ
abel abomen acid aĉet ajn
agl ablativ afabl -ad al
akar abrikot agrabl adminstr almenaŭ
akcipitr absces akr admir ambaŭ
akrid absint ali admon ankaŭ
alaŭd acer alt ador ankoraŭ
alcion adjektiv antikv adult anstataŭ
alk adverb apart afekt antaŭ
amik aer arbitr ag apenaŭ
-an afer arogant agord apud
anas atent akcel
anĝel agac avar akcept baldaŭ
angil -aĵ avid akir bo-
anser ajl bel akompan ĉar
apr akcent blank akuŝ ĉe
ktp. ktp. ktp. ktp. ktp.
  1. (Fr.) entité, (A.) entity.
  2. Kompreneble kiam ni diras finiĝo -i, tio signifas ne nur la finiĝon infinitivan sed ankaŭ ĉiujn verbajn finiĝojn -as, -is, -os, -us, ktp., inkluzive la participajn.