Koncerne la afiksojn oni rimarkas, ke ili dividiĝas nature laŭ la samaj klasoj:
a) Sufiksoj-substantivaj enhavantaj la ĝeneralan ideon de persono; -ul (sufikso ĝenerala); -an, -estr, -id, -in, -ist, (sufiksoj specialaj).
b) Sufiksoj substantivaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de ento materia aŭ abstrakta: -aĵ (sufikso ĝenerala); -ar, -ej, -er, -il, -ing, -uj (sufiksoj specialaj).
c) Sufiksoj adjektivaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de kvalito aŭ speco: -ec (sufikso ĝenerala); -aĉ, -ebl, -eg, -em, -et, -ind, -oz (sufiksoj specialaj).
d) Sufiksoj verbaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de ago aŭ stato: -ad (sufikso ĝenerala); -ig, -iĝ, -iz (sufiksoj specialaj).
e) Prefiksoj adverbaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de maniero: bo-, dis-, ek-, ge-, re-, (prefiksoj specialaj).
La tuta konstruo logika de la vortoj en Esperanto estas fondita sur tiu klasado de la vortradikoj, de la afiksoj kaj de la finiĝoj, laŭ la ĝeneralaj ideoj entenataj en ili (kaj tiuj ĝeneralaj ideoj estas precize la, kiujn gramatiko rekonas kiel fundamentaj).
5e Konforme al tiu klasado, l’Akademio rekonas tion, jam konstatitan en la komuna uzado de la lingvo, nome, ke en difino de l’sufikso -ad (daŭro en agado), la senco de agado antaŭiras la sencon de daŭro. Cetere, la du ideoj agado kaj daŭro kunrespondas precize al la du verbaj ideoj (agado kaj stato), tiamaniere, ke sufikso -ad estas plensence la verba sufikso.
Por logike konstrui vorton en Esperanto oni devas uzadi konstate la du principojn de neceso kaj de sufiĉo, kaj por apliki tiujn principojn oni devas atenti ne nur la specialan sencon de la vortradikoj kaj sufiksoj, sed ankaŭ la ĝeneralan ideon entenatan en ili.
La kvar ĝeneralaj ideoj estas reprezenteblaj per la kvar ĝeneralaj sufiksoj: -ul, -aĵ, -ec, -ad. Ni analizu ekzemple la vorton: grandeco. La radiko grand estas adjektiva, ĝi do entenas en si mem la ĝeneralan ideon -ec; la sufikso -ec ankaŭ enhavas la ideon -ec, fine la finiĝo -o enhavas la ideon -aĵ (abstrakta), ĉar grandeco estas ento abstrakta. Se nun sub ĉiu parto de l’analizota vorto oni skribas la ĝeneralan ideon kunrespondan, oni ricevas la jenan rezulton:
grand | -ec | -o |
-ec | -ec | -aĵ |
kaj ĉar estas nenecese ripeti dufoje la saman ideon en sama vorto (laŭ
principo de sufiĉo), oni povas forigi la sufikson -ec kaj diri simple grando