anstataŭ grandeco. Kontraŭe, en la vorto frateco, oni nepre ne povus forigi sufikson -ec, ĉar la analiza skemo:
frat | -ec | -o |
-ul | -ec | -aĵ |
montras ke en tiu ĉi vorto neniu ideo estas ripetata dufoje. Sed se ni analizas
la adjektivan formon frateca:
frat | -ec | -a |
-ul | -ec | -ec |
ni konstatas, ke denove la ideo -ec estas dufoje ripetata (ĉar finiĝo -a
sufikso -ec); oni devas do forigi sufikson -ec (laŭ principo de sufiĉo), kaj
oni ricevas la ĝustan vorton frata. Efektive la vorto frata estas adjektivo
ambaŭ de frato kaj de frateco.
Ni analizu nun la vorton skribado: ĝi estas ento abstrakta (-aĵ), do:
skrib | -ad | -o |
-ad | -ad | -aĵ |
La ĝenerala ideo de agado (-ad) estas esprimita dufoje; sufiĉas do diri
skribo. Tio ne signifas tamen ke oni neniam devas uzi la vorton skribado;
sed tiu lasta formo taŭgas nur kiam oni volas fari distingon inter « rezulto
de la ago » (skribo) kaj la « ago mem » (skribado); en ĉiuj aliaj okazoj,
skribo sufiĉas por ambaŭ sencoj. Simile oni devas ankaŭ kelkafoje fari
distingon inter « kvalito » (grandeco) kaj la kunresponda « ento abstrakta »
(grando), ekzemple en la frazo: « La grandegeco de la grandoj astronomiaj… »,
sed kutime la vorto grando sufiĉas por ambaŭ sencoj.
Kontraŭe, en la vorto kronado, oni nepre ne povus forigi sufikson -ad, ĉar kron estas radiko substantiva (ento materia, -âj); kronado estas ento abstrakta (-aĵ abstrakta), kaj oni vidas ke en la skemo:
kron | -ad | -o |
-aĵ | -ad | -aĵ |
neniu sufikso estas forigebla. Sed se ni analizas la verban formon:
kron | -ad | -i |
-aĵ | -ad | -ad |
ni konstatas, ke denove la ideo -ad estas ripetata dufoje (ĉar finiĝo -i
sufikso -ad); oni devas do forigi sufikson -ad (laŭ principo de sufiĉo), kaj
oni ricevas la ĝustan vorton kroni. Efektive la vorto kroni estas verbo
ambaŭ de krono kaj de kronado.
La ĉi supraj analizoj montras rimarkindan simetrion de adjektivo kaj de verbo kompare kun substantivo: