Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(kaj ne vidvulo) sed ankaŭ ke radiko vidv ne povas enteni ideon -ec (ĉar ĝi jam entenas ideon -ul), do oni povas formi vorton vidveco (kvalito de homo vidva).

Simile radiko bros estas klasita kiel substantiva (); do broso estas aĵo materia kaj ĝi ne plu povas enteni ideon de ago (-ad); oni devas uzi vortojn brosi, brosado (similajn al kroni, kronado) kiam oni parolas pri la ago. Kontraŭe radiko seg pro sia klasado en U. V. entenas ideon -ad kaj ne ideon -; oni devas do diri segilo kiam oni parolas pri la aĵo materia. 2e La principo de sufiĉo ebligas ofte forigi nenecesajn sufiksojn. Tiuj forigeblaj sufiksoj estas preskaŭ ĉiam ĝeneralaj sufiksoj, ĉar tiuj sufiksoj entenas nur unu ideon (ĝeneralan). Ekzemple, ni analizu la vorton:

virg -ul -in -(o)
-ec -ul -ul (-ul)

Oni vidas tuj, ke ĝenerala ideo -ul estas jam entenata en la speciala sufikso -in. Oni do tre bone povas forigi -ul kaj diri simple virgino anstataŭ virgulino, ĉar la forigita sufikso -ul entenas nenian ideon krom la ĝenerala ideo de persono. Kontraŭe ni analizu la vorton:

sam ide an in (-o)
-ec -aĵ -ul -ul (-ul)

Oni povas forigi nek sufikson -an, nek sufikson -in, kvankam ili ambaŭ entenas la saman ĝeneralan ideon -ul, ĉar krom tiu ĝenerala ideo ĉiu entenas specialan ideon (-an membro, -in virinseksa persono, kaj tiujn specialajn ideojn oni devas ambaŭ konservi por esprimi plene la ideon reprezentotan de vorto samideanino (principo de neceso).

Nur en tre maloftaj okazoj (en vortoj tute malbone formitaj) oni povas forigi sufikson specialan, konforme al principo de sufiĉo. Ekzemple, se oni skribis la vorton matroninoSofiino, oni rimarkas, ke la radikoj matron, Sofi, ktp. jam per si mem entenas ne nur ĝeneralan ideon de persono (-ul), sed ankaŭ specialan ideon de virinseksa persono (-in). La tuta senco de l’ sufikso -in estas jam entenata en la radiko; oni povas do, kaj eĉ oni devas forigi tiun sufikson kaj diri matrono, Sofio, ktp.

Fine, kiam sama ĝenerala ideo troviĝas dufoje en sama vorto, unu estas superflua laŭ principo de sufiĉo, sed kondiĉe ke la ideo rilatas ambaŭfoje al sama ento. Ekzemple, en vorto hommanĝulo, ideo -ul troviĝas dufoje (en sufikso -ul kaj en radiko hom) sed ĝi ne rilatas al sama ento, ĉar la persono manĝata verŝajne ne estas la sama kiel la persono manĝanta. Do en tiu okazo oni ne povas forigi la sufikson -ul.

3e Oni rimarku, ke ni metis kelkafoje finiĝon -o inter krampoj. Efektive, kiam finiĝo apartenas al sama klaso kiel la vorto mem, tiu finiĝo estas