simpla gramatika finiĝo kaj ĝi ne plu havas per si mem logikan sencon. Ekzemple, laŭ logika vidpunkto: homo hom, scienco scienc, sukero suker; granda grand; skribi skrib. En tiaj okazoj, oni povas diri ke la finiĝo entenas la saman ĝeneralan ideon, kiel la vorto mem, t. e. en vorto homo, finiĝo -o -ul; en scienco, -o -aĵ (abstrakta); en sukero, -o -aĵ (materia); en granda, -a -ec kaj en skribi, -i -ad. Logike oni do povus forigi tiujn finiĝojn, sed gramatike oni devas konservi ilin. Kontraŭe, kiam la finiĝo ne apartenas al sama klaso kiel la vortradiko, tiu finiĝo havas gravan logikan rolon. Ekzemple en vorto homa, -a -ec; en vorto grando, -o -aĵ (abstrakta); en vorto kroni, -i -ad en vorto skribo, -o -aĵ (abstrakta).
4e Specialan atenton oni devas doni al sufikso -aĵ, pro tio ke ĝi havas la sencon de ento ĉu abstrakta, ĉu materia, ĉu ambaŭsenca samtempe. Por fari distingon inter tiuj sencoj, oni povas uzi la jenan skribmanieron:
aĵ1 ento abstrakta; |
aĵ2 ento materia; |
aĵ ento materia kaj abstrakta ( aĵ1 aĵ2); |
kaj uzi tiujn simbolojn por la logika analizo de vortoj, kvazaŭ ili estus
tute malsamaj sufiksoj. Ekzemple, radiko scienc entenas ideon -aĵ1, radiko
lign entenas ideon -aĵ2 kaj radiko tabl entenas ideon aĵ ( aĵ1 aĵ2), ĉar
tablo estas ento materia per sia materio ligna, sed ĝi ankaŭ estas ento
abstrakta per sia formo, grando, ktp. Pro tio, tablo ne estas nura ligno
sed lignaĵo, kaj la vorto lignaĵo analiziĝas jene:
lign | — | aĵ | — | (o) |
-aĵ2 | -aĵ | (-aĵ) |
Oni vidas ke tie ĉi, oni ne povas forigi sufikson -aĵ, ĉar tiu sufikso entenas ne nur la materian ideon -aĵ2 jam entenatan en lign, sed ankaŭ la abstraktan ideon -aĵ1, kiu ne povas esti forigata, ĉar tiuj abstraktaj ideoj (formo, grando, ktp.) estas precize la, kiuj diferencigas ligno de kun lignaĵo.
Resume, por la logika analizo de la vortoj oni povas distingi 3 finiĝojn kaj 3 ĝeneralajn sufiksojn substantivajn:
-o-ul; | -o1 -aĵ1; | -o2 -aĵ2. |
En la vorto homo, ekzemple, finiĝo -o -ul (ĉar homo hom). Do oni ne povas formi la vorton homulo, ĉar finiĝo -o detruus sufikson -ul. En vorto medicino, kontraŭe, finiĝo -o1 -aĵ1; tiu finiĝo detruas sufikson -aĵ1, sed ĝi detruas nek sufikson -ul, nek sufikson -aĵ2. Oni povas do formi la vortojn medicinulo aŭ medicinisto kaj medicinaĵo (en kiu -aĵ -aĵ2), ktp.