por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega reĝo mi estas.
Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion escepte Polo kaj mia oro.
Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio kio estas en ĝi.”
Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos min, kien mi elektos aliri. Ĝi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.
Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo