Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rekomandis la ŝipanaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulon — tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo — netute trioble dek longajn jarojn.

Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan sciigon pri ilia sorto.

Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora.

Ĉar ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo.