Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon.

Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo aŭ por vivtenado; ĉio, kion mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.”

Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn.

Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace, ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis ke ŝipo certe