Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


ROBINSONO KRUSO.


MI NASKIĜIS en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infano, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo.