Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.

Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.

Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aŭ aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.

Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.

Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni